la operaco “Savu Testudon”

antaŭ 2 noktoj proksime je mia apartamento, mi (bicikle) kaj aliulo (aŭte) preskaŭ surveturis testudon! vere mi pensas, ke la kondukinto de la aŭto eĉ ne vidis la testudon, nur ege bonŝance ne ŝlin surveturis. mi eĉ ne vidis la testudon ĝis ŝli ekkuris senespere ĉirkaŭ 60cm antaŭ mi. kiam mi ĵus preteriris ŝlin, mi decidis halti kaj iri por vidi ĉu la aŭto vere maltrafis la pompatindan testudon. ŝli finfine atingis la alian flankon de la aŭtovojeto, sed kompatindege ne plu povis antaŭeniri nek maldekstren pro muro kaj elektra(?) stango. vidante ŝlin, mi tuj rememoris perdiĝitan testudon, kiun mi hazarde renkontis je la 26a de majo sur herbplena monteto proksima je mia apartamento…

Legi plu »

okazaĵoj multaj

ミサトTORII denove multe da tempo pasis ekde mia lasta blogaĵo. pardonon! lastatempe mi ĉiam estas okupata aŭ freneziĝanta pri io. :( multe okazas!

unue, mi finfine havas avibiletojn aŭstralien! :D mia horaro por forlasi japanion estas jene:

  • je la 13:20 la 23an de julio :: avios for de Kooĉio al Tokio
  • la 23am ~ la 26an :: restos en Tokio
  • je la 20:55 la 26an :: avios for de Tokio al aŭstralio
  • je la 11:15 la 27an :: alvenos al Brisbano!!! <333

skatoloj lastatempe mi okupiĝas pri pakado! nuntempe estas 6 skatoloj finpakitaj (plejparte plenigitaj per libroj, gazetoj ktp *ridas*) kaj ankoraŭ restas ĉ. 25% de miaj posedaĵoj por paki! la limtempo por pakado estas la 25an ĉi-monate ĉar mi forsendos la pakaĵojn je la 26a! fari ĉion sole tre malfacilas…. mi eĉ ne scias, kiel mi povos porti la tre pezegajn skatolojn malsupren 2 etaĝojn…. mi ne volas ĝeni iun alian per peti helpon, sed se mi ne petos kaj klopodos fari tion sole, vi verŝajne aŭdos nenion de mi longtempe pro mi restos hospitale. ^^;;

Legi plu »

adiaŭa kunveno

hieraŭ okazis adiaŭa kunveno por mi, kiu estis okazigita de la Esperanto-Societo de Kooĉio. :) ankoraŭ restas 2 (ĉu 2?!) monatoj ĝis mia transloĝiĝo, sed hieraŭ estis la plej oportuna por ĉiuj, do ĝi okazis iom frue.

la kunveno okazis en la ĝardeno de belega, modern-japana stila domo, kiu lokiĝis ĉe tre serena loko en la urbeto. dank’ al s-ro K kaj lia familio, ni ĉiuj manĝis tre bongustajn kradrostitaĵojn, jakisobaon (japanajn frititajn nudelojn) kaj まぐろの目玉焼き (rositajn okulojn de tinusoj). jes, okulojn de tinuso ni manĝis. tamen! mi opiniis, ke ĝi estis tro stranga kaj do ne manĝis la okulon mem, nur la ĉirkaŭajn partojn. tiuj partoj = bongustaj! :) mi havas fotojn pri ĝi, sed mi certas, ke vi ne volas vidi ilin. :P krom manĝado, ankaŭ estis iom da kantado, dancado kaj ludado de ehruo (ĉina muzikilo). :) ĝi estis tre amuza kaj bongustega kunveno!

mi estas ege bonŝanca havi tiel bonegajn geamikojn… :’( ho, kaj mi ricevis la plej novan eldonon de la “English/Esperanto/English Dictionary” (vortaro) de John Wells de la prezidanto de la E-Asocio, s-ro K. :’((( dankegon!!

hieraŭ estis bonega tago. :) hodiaŭ estis vea tago pro laboro. :( mi deziras, ke la venonta semajnfino rapide venos…

La 43a Esperanto-Seminario en Ĉibao

ĉi-matene mi revenis al Kooĉio de 4taga ferio en Tokio kaj Ĉibao. :] ĉi-semajno estas “Ora Semajno” en Japanio kaj do multaj homoj havas 5 tagoj de ferio. dum 3 tagoj el Ora Semajno okazis La 43a Esperanto-Seminario en Ĉibao, en kiu mi partoprenis. :]

la Seminaro estis bonega! dum 3 tagoj okazis klasoj, fakkunsidoj, ekzamenoj de la Japana Esperanto-Asocio, kantadoj ktp ktp. kompreneble ankaŭ estis multe da amikiĝado. ;] kvin klasoj de komencanta nivelo ĝis memstara nivelo estis la ĉefa parto de la seminario kaj mi pensas, ke pli ol 40 esperantistoj de diversaj jaraĝoj partoprenis. :]

Legi plu »

tien kaj reen

denove mi ne ĝisdatigis delonge. :/ mi estas aĉa blogisto.

multe da aferoj okazis dum mia neskribado. unue, mi vojaĝis al Okinaŭo (Japanio) kaj Brisbano (Aŭstralio)! se vi ankoraŭ ne vidis la fotojn, kiujn mi fotis en Okinaŭo, jen!! mia vojaĝo al Okinaŭo estis bedaŭrinde mallonga (nur 3taga), sed mi tute ĝuis ĝin. :) estis multe da unikaj manĝaĵoj bongustegaj, historiaj lokoj kaj tradicioj interesaj. se mi povos, mi denove iros tien iutage. :) mi kore rekomendas al ĉiuj, ke vi vizitu Okinaŭon ĉar mi eĉ ne povas ĝuste diri kiel bonega ĝi estas.

en Brisbano mi faris neniom da la aferoj, kiujn vojaĝantoj kutime faras dum vojaĝado. mi pasigis la tutan 1 1/2ajn semajnojn kvazaŭ mi jam tie loĝis. kial? ĉar mi devis fari multe! sed antaŭ ol mi povas diri pri tion, kion mi faris, mi devas diri, ke ĉirkaŭ 2 semajnoj antaŭ ol mi vojaĝis al Brisbano la koramiko (David), lia fratineto kaj ŝia amikino trovis kaj ekluis 4 ĉambran ludomon. en tiu ludomo mi restis dum la vojaĝo kaj en tiu ludomo mi loĝos kune kun ili (David, lia fratineto kaj ŝia amikino) kiam mi forlasos Japanion. :)

Legi plu »

[FOTOJ] Okinaŭo

pardonon pro ne antaŭlonge! mi havas multajn aferojn pri kiu mi volas skribi, sed mi ne havas tempon por fari tion nun! morgaŭ matene mi vojaĝos Aŭstralien kaj jam estas la 1:07atm, do mi devas tuj enlitiĝi zzzzzzz……….. sed unue, mi volas afiŝi miajn fotojn el Okinaŭo, al kiu mi vojaĝis la pasintan semajnfinon!

ĉi-sube estas 1 foteto el ĉiu de la 18 subaroj en mia fotaro pri Okinaŭo. oni povas rigardi ĉiujn fotojn en la fotaro ĉi tie. aŭ, se vi estas tro pigra okupata por rigardi la BONEGAN fotaron, vi povas klaki la subajn fotojn por rigardi nur ilin.

NOTU: la titoloj/priskriboj en la fotaro estas nur anglaj, sed esperantaj titoloj kaj ankaŭ ligiloj al la subaroj de la fotetoj en la fotaro videblas per klaki la subajn fotetojn.








esperanta klavaro por “Android”!!

bonEGa novaĵo por uzantoj de “Android”aj poŝfonoj! finfine eblas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn poŝfone!!! “HO MIA DIO, BONEGE!!!”, ĉu ne? mi feliĉegas!! :D

tamen atentu, ke la literoj estas tajpeblaj pere de programo neoficiala. Google ankoraŭ ne respondas al niaj petoj (sed ne perdu esperon pro tio!).

Legi plu »

japana kulturo: “Secubun”


(klaku la bildon)

Secubun (節分) estas tradicia festotago japanie por festi la venon de printempo kaj nova jaro. ĝi festiĝas ĉiujare je la 3a de februaro. ĉi-tage, por bonveni ŝancon (“fuku”) kaj forigi malbonon (ekzemple dajmonoj) kutimas ĵeti sojfabojn je dajmonoj (aŭ je homoj, kiuj surhavas dajmonan maskon) dirante “oni ua soto, fuku ua uĉi!” (laŭvorte “dajmonoj forigu, ŝanco enigu!”). ankaŭ estas aliaj tradicioj, sed fabo-ĵetado estas la plej amuza. ;)

RSS por afiŝoj RSS por komentoj